Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Ĉadio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-03 15:47:20

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun ĉadia prezidento Mahamat Idriss Deby Itno, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

La dulandaj gvidantoj komune anoncis levon de la duflankaj rilatoj ĝis strategia partnereco.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Ĉadio aktive disvolvis reciproke utilan kunlaboron kadre de komuna konstruado de “Zono kaj Vojo” kaj Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj gajnis abundajn fruktojn. Ĉinio en multaj kontinuaj jaroj fariĝis la plej granda partnero de Ĉadio en komerco kaj investo, la duflanka praktika kunlaboro pliigis bonon al la du popoloj. Kaj Ĉinio volas kune kun Ĉadio sekvi la spiriton de ĉina-afrika amika kunlaboro, fortigi sinergion de disvolvaj strategioj kaj progresigi la rilatojn inter la du landoj.

Mahamat Idriss Deby Itno diris, ke la kunlaboro inter Ĉadio kaj Ĉinio bazita sur reciproka respekto, reciproka utilo kaj kungajnaj rezultoj atingis fruktdonajn rezultojn. Ĉadio firme sin dediĉas al plua profundigo de amikeco, reciproke utila kunlaboro kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree