Komuna deklaro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko por konstruado de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco en nova epoko
Ĝoja Publikigita: 2024-09-03 16:09:56

Invitite de ĉina prezidanto Xi Jinping, sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa lunde faris ŝtatan viziton al Ĉinio.

Dume, la dulandaj gvidantoj faris interparolon en amika kaj sincera etoso. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri plua disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj demandoj.

Ili indikis alte ŝati la specialan amikecon pli kaj pli solidan inter la du flankoj kaj fortigi konstruadon de altkvalita komunumo inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kun komuna estonteco. Por plue disvastigi kaj transdoni amikecon, solidigi reciprokan fidon, plivastigi kunlaboron kaj fortigi kunaranĝon, la dulandaj ŝtatestroj unuanime decidis levi la dulandajn rilatojn ĝis ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco por la nova epoko, celante akceli egalecon de komerco, rapidigi transformiĝon kaj kreskon de ekonomio kaj realigi komunan prosperon. La dulandaj ŝtatestroj atingis serion da komunaj konsentoj.

Unue estas rapidigi konstruadon de altkvalita komunumo inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kun komuna estonteco.

Due estas antaŭenigi profundan sinergion de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj Sud-afrika Nacia Disvolva Plano.

Trie estas kunlaboro por konstrui mondan poluriĝon egalan kaj ordan kaj ekonomian tutmondiĝon universale favoran kaj inkluzivan.

Kvare estas laboro por lanĉi novan epokon por konstruado de altkvalita ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree