Xi renkontiĝis kun etiopa ĉefministro
Yu Publikigita: 2024-09-04 16:15:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke la ĉina-etiopaj rilatoj estas ekzemplo de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kaj dum longa tempo la du landoj firme subtenis unu la alian en protekto de siaj kernaj interesoj kaj opono kontraŭ ekstera enmiksiĝo, forĝante nerompeblan feran amikecon.

Xi diris, ke Ĉinio volas preni la pintkunvenon kiel ŝancon por plivastigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj, kaj subtenas Etiopion disvolvi sian avantaĝon kiel regiona transporta centro por starigi fervoj-maran kombinitan transportreton en Orient-Afriko, kaj konstrui demonstran zonon por altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj Afriko.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree