ĈKG subskribis memorandojn de kunlaboro kun zimbabvaj amaskomunikiloj por fortigi rilatojn
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 15:55:21

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) marde subskribis memorandojn de kunlaboro kun Zimbabva Ministerio de Informo, Diskonigo kaj Brodkasta Servo, la Zimbabva Brodkasta Korporacio kaj The Herald, la ĉefa ĵurnalo de la lando.

La memorandoj estis subskribitaj kiam ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024 kaj ŝtata vizito. La dulandaj ŝtatestroj komune atestis la subskribon de tiuj memorandoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree