Xi renkontiĝis kun tanzania prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 16:13:00

Merkrede antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun tanzania prezidento Samia Suluhu Hassan, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024.

Xi montris, ke Ĉinio volas labori kun Tanzanio por ĉiuflanke antaŭenigi kaj profundigi la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro inter la du landoj, por ke la rilatoj pli multe profitigu la du popolojn, kaj la tradicia amikeco inter la du landoj estu transdonita de generacio al generacio. La du flankoj devas fortigi interŝanĝojn pri regadaj spertoj, pliigi politikan strategian reciprokan fidon kaj profundigi reciproke utilan kaj praktikan kunlaboron.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree