Xi aranĝis bonvenigan bankedon por gastoj partoprenontaj en pintkunveno de FPĈAK
Yu Publikigita: 2024-09-04 21:16:52

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino, Peng Liyuan, merkrede aranĝis bankedon por bonvenigi internaciajn gastojn kiuj estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2024.

Xi diris dum sia salutparolado en la bankedo, ke la ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco estas enradikiĝinta en tradicia amikeco. Ekde la mezo de la 20a jarcento, Ĉinio kaj afrikaj landoj batalis ŝultro ĉe ŝultro en la lukto kontraŭ imperiismo, koloniismo kaj hegemonio, kaj marŝis man-en-mane sur la vojo al disvolvado, revivigo kaj modernigo. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estos transdonita kaj fariĝos neskuebla kaj pli firma kun evoluado de la epoko.

Xi akcentis, ke konstruado de komunumo kun komuna estonteco estas komuna revo de la homaro, kaj modernigo estas la sola maniero por ligi revojn kun realeco. Ĉu en la pasinteco aŭ nun, Ĉinio kaj Afriko ĉiam estis pioniroj en konstruado de komunumo kun komuna estonteco, kaj certe kunigos manojn por marŝi ĉe la avangardo de la moderniga procezo en la estonteco. Li aldonis, ke li kredas, ke se la pli ol 2,8 miliardoj da homoj de Ĉinio kaj Afriko laboros kune en la sama direkto, ili certe atingos brilajn rezultojn sur la vojo al modernigo, gvidos viglan disvolviĝon de la moderniga afero en la Tutmonda Sudo, kaj faros pli grandajn kontribuojn al konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree