Xi interparolis kun prezidento de Senegalio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 15:45:43

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede antaŭtagmeze interparolis kun senegalia prezidento Bassirou Diomaye Faye, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024 kaj ŝtata vizito.

Xi menciis, ke Ĉinio kaj Senegalio estas amikoj kaj partneroj sur la vojo al naciaj disvolviĝo kaj revigliĝo, kaj la dulanda kunlaboro atingis rimarkindajn rezultojn kaj profitigis la du popolojn en la pasintaj jaroj.

Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Senegalio por realigi propran modernigon, antaŭenigi la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree