Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Sieraleono
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 15:40:29

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun sieraleona prezidento Julius Maada Bio, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024.

Xi rimarkis, ke la FPĈAK fariĝis efektiva mekanismo por progresigi praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj bona ekzemplo de sud-suda kunlaboro.

Li esprimis la kredon, ke kun komunaj klopodoj el la du flankoj, la pintkunveno faros novajn kontribuojn al modernigo de afrikaj landoj kaj konstruado de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Sieraleono devas daŭre stari kune pri demandoj rilataj al kernaj interesoj kaj ĉefaj zorgoj de la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun Sieraleono por profundigi kunlaboron sur kampoj kiel agrikulturo, infrastrukturo, resursoj kaj energio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree