ĈKG subskribis interkonsentojn kun niĝeriaj televido kaj radioretoj
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 15:57:20

Marde dum vojaĝo de niĝeria prezidento Bola Tinubu al Ĉinio por la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj ŝtata vizito, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) Shen Haixiong kaj niĝeria ministro pri eksterlandaj aferoj Yusuf Tuggar subskribis du memorandojn de kunlaboro en Pekino. Ili estas Memorando de Interkompreno inter ĈKG kaj Niĝeria Nacia Televida Aŭtoritato kaj Memorando de Interkompreno inter ĈKG kaj la Federacia Radiokorporacio de Niĝerio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree