Xi renkontiĝis kun mozambika prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-04 16:19:09

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun mozambika prezidento Filipe Jacinto Nyusi, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke venontjare estos festata la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj li esperas, ke la du flankoj kune klopodos por antaŭenigi amikecon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj aldoni novan substancon al la ĉina-mozambika ampleksa strategia partnereco de kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio volas vastigi kunlaboron kun Mozambiko en kampoj kiel infrastrukturo, energio kaj mineralaj resursoj, agrikulturo kaj cifereca ekonomio, kaj subteni la industriigon kaj ekonomian diversigon de Mozambiko.

Xi instigis Mozambikon plene utiligi la rezultojn de la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro por vastigi ekonomian, komercan kaj investan kunlaboron kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi amikecon inter la du landoj.

Li aldonis, ke Ĉinio subtenas Mozambikon en batalo kontraŭ terorismo kaj konservo de nacia stabileco, kaj volas strikte kunlabori kun Mozambiko sur multflankaj platformoj inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree