Xi interparolis kun prezidento de Ekvatora Gvineo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 15:50:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede antaŭtagmeze interparolis kun prezidento de Respubliko de Ekvatora Gvieno, Teodoro Obiang Nguema Mbasogo, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Ekvatora Gvineo estas bonaj amiko kun la trajtoj de altnivela politika reciproka fido, ĉiuflanka praktika kunlaboro kaj profundaj interpopolaj interŝanĝoj.

Xi diris, ke Ĉinio pretas labori kun Evatoria Gvieno por firme subteni unu la alian, plivastigi praktikan kunlaboron, profundigi kunlaboron en defendo kaj sekureco, helpi akceladon de disvolvo sur diversaj kampoj kaj malfermi novajn perspektivojn por la ampleksa strategia partnereco de kunlaboro inter la du landoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree