Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de Libia Prezidenta Konsilio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 21:00:39

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Mohammad Younes Menfi, prezidanto de Libia Prezidenta Konsilio, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Pekina Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). 

La dulandaj ŝtatestroj anoncis starigon de strategia partnereco inter la du landoj.

Xi montris, ke Ĉinio volas kune kun Libio profundigi politikan reciprokan fidon, plivastigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj antaŭenigi la dulandajn rilatojn stabile kaj fore.

Xi substrekis, ke Ĉinio subtenas libiajn rekonstruadon de ekonomio kaj plibonigon de vivkondiĉoj por la popolo, kaj esperas, ke Libio kreos bonan komercan medion por ĉinaj entreprenoj. Ĉinio volas kune kun Libio fortigi dialogon kaj kunlaboron kun afrikaj kaj arabaj landoj, strikte komunikiĝi en la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj plurflankaj framoj, solidigi unuiĝon kaj kunlaboron de landoj de Tutmonda Sudo kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj kaj internacian justecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree