Xi renkontiĝis kun zambia prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 16:10:53

Merkrede antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun zambia prezidento Hakainde Hichilema, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024.

Xi montris, ke post anonco de levo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Zambio ĝis ampleksa strategia kunlabora partnereco en la pasinta jaro, la du landoj kontinue altigis reciprokan fidon, atingis fruktodonajn rezultojn de reciprokprofita kunlaboro kaj okazigis riĉajn aktivadojn kadre de ĉina-zambia ekonomia kaj komerca jaro kaj ĉina-zambia kultura jaro en la pasinta jaro.

Xi substrekis, ke la du flankoj devas daŭre strikte fari kontaktojn de diversaj niveloj, fortigi kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, profundigi politikan reciprokan fidon, firme subteni unu la alian, plivastigi praktikan kunlaboron kaj fortigi internacian kunordigon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree