Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Gabono
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 21:05:10

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun  Brice Clotaire Oligui Nguema, prezidento de Gabono, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Pekina Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

Xi montris, ke kurantjare estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Gabono. Ĉinio volas labori kun Gabono por firme konservi en la memoro komencan aspiron por la starigo de diplomatiaj rilatoj, daŭrigi tradician amikecon, kapti oportunojn de la epoko kaj kontinue krei pli brilan estontecon de ampleksa strategia partnereco de kunlaboro inter inter la du landoj.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas preni la Pekinan Pintkunvenon de FPĈAK kiel oportunon por profundigi kunlaboron kun Gabono sur la kampoj de infrastrukturo, agrikulturo, medicino kaj sanzorgo, kaj cifereca ekonomio, kaj helpi al Gabono realigi ekonomian diversigan transformiĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree