Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Kamerunio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-04 21:10:22

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Paul Biya, prezidento de Kamerunio, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Pekina Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco.

Xi montris, ke en la lasta pli ol duona jarcento post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamerunio, malgraŭ ŝanĝiĝo de internacia situacio, la du landoj ĉiam respektis unu la alian, subtenis unu la alian kaj stabile disvolvis amikan kaj reciprokutilan kunlaboron. Ĉinio volas labori kun Kamerunio por konstrui la rilatojn de amika kunlaboro inter la du landoj kun pli da enhavo kaj graveco kaj antaŭenigi la rilatojn al pli alta nivelo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree