Xi Jinping renkontiĝis kun ruanda prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-05 20:40:19

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vespere en Pekino renkontiĝis kun Paul Kagame, prezidento de Ruando, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco.

Xi montris, ke Ĉinio subtenas Ruandon iri sur vojo de sendependa disvolvo, volas profundigi interŝanĝojn de spertoj pri regado de partio kaj ŝtato, pliigi politikan reciprokan fidon, plivastigi konsentojn pri ideoj kaj komprenoj kaj ŝultro ĉe ŝultro marŝi sur respektive moderniga vojo.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas kun Ruando efektivigi rezultojn de la pintkunveno, fortigi kunlaboron sur kampoj de infrastrukturo, agrikulturo kaj apliko de satelitoj, komune funkciigi konfucean instituton kaj Luban-Studion de Ruanda Universitato kaj puŝi dulandan kunlaboron por altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo akiri pli da fruktoj. Ĉinio laŭdis Ruandon pro ĝia aktiva rolo por protekto de regiona paco kaj sekureco de Afriko, kaj volas profundigi kunlaboron sur pacprotekta kaj aliaj kampoj.

La du flankoj publikigis komunan deklaracion pri komuna antaŭenigo de efektivigo de tri mondaj iniciatoj.

Dum la pintkunveno Ĉinio kaj Ruando subskribis multajn dokumentojn pri duflanka kunlaboro.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree