Peng Liyuan interparolis kun senegala unua sinjorino dum tetrinkado
Ĝoja Publikigita: 2024-09-05 14:39:22

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, dum tetrinkado interparolis kun Marie Khone Faye, edzino de senegala prezidento Bassirou Diomaye Faye, merkrede en Pekino.

Peng bonvenigis Faye, kiu akompanis prezidenton Faye en lia unua ŝtata vizito al Ĉinio kaj partopreno en la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Peng substrekis la similajn kulturajn tradiciojn inter Ĉinio kaj Senegalio, atendis, ke la dulandaj popoloj kontinue profundigos interkomprenon kaj amikecon dum kulturaj interŝanĝoj. Ŝi ankaŭ esprimis la volon kun Faye dividi spertojn pri eduko, medicino kaj sanzorgo por virinoj kaj kune akceli disvolvon de virinaj aferoj de Ĉinio kaj Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree