Xi renkontiĝis kun namibia prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-05 19:50:43

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun namibia prezidento Nangolo Mbumba, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

Xi akcentis, ke la du landoj devas plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj kaj krei novajn punktojn de kunlaboro en kampoj kiel agrikulturo, pura energio, infrastrukturo, energio kaj mineralaj resursoj kaj teknologio. Ĉinio instigas ĉinajn entreprenojn fari investon kaj disvolvi komercon en Namibio, kaj esperas, ke Namibio daŭre liveros rilatan oportunecon kaj subtenon. Ĉinio subtenas Namibion servi kiel kunordiganto de la venonta pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj kaj volas plifortigi multflankan strategian kunlaboron kun Namibio, senĉese firmigi kaj kreskigi la forton de la Tutmonda Sudo, kaj kontribui al la konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco.

Mbumba diris, ke Namibio firme persistas en la politiko de unu Ĉinio, firme subtenas Ĉinion protekti sian teritorian integrecon kaj sekvi la sukcesan vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj apogas la serion da tutmondaj iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi, kiuj kontribuas al la atingo de paco kaj modernigo de la mondo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree