Okazas la Pintkunveno 2024 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro inter la 4-a kaj la 6-a de septembro en Pekino. Gvidantoj de Ĉinio kaj Afriko kune desegnas novan planon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj skribas novan ĉapitron de unuiĝo kaj kunlaboro de Tutmonda Sudo.
Unu post unu projektoj de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, kiel subteno de agrikultura teknologio, helpo de kuracado kaj medicino, trafika infrastrukturo kaj disvolvo de pura energio, estas viva protreto de ĉina-afrika man-en-mana antaŭenigo de modernigo kaj komuna konstruado de la ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.
Altnivela konsilisto de vicprezidanto de Senato de Burundo Benoit NGENDAKUMANA opiniis, ke Ĉinio ĉiam respektas veran volon kaj bezonon de afrikaj landoj, ne aldonas iun ajn politikan kondiĉon al sia helpo, nek serĉas politikajn interesojn en investo kaj monkolekto. Vicdirektoro de sekcio pri diĝita esploro sub ministerio de konstruado, loĝado kaj urbanizado de Kotdivuaro Gueyer NIAMA GABRIEL montris, ke kadre de la Zono kaj Vojo ĉina-afrika kunlaboro vere bazita sur justeco akcelis duflankan komercon kaj plibonigis vivkondiĉojn de diversaj popoloj en Afriko.