Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Bocvano
Ĝoja Publikigita: 2024-09-05 14:55:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde en Pekino renkontiĝis kun Mokgweetsi Masisi, prezidento de Bocvano, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

Xi montris, ke en la pasintaj jaroj la du landoj rigardis unuiĝon kaj kunlaboron kiel fundamentan ŝtonon de politikoj, metis pliigon de bonfarto de la popolo sur prioritatan pozicion kaj rimarkinde progresigis la dulandajn rilatojn. Venontjare estos la 50-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bocvano. La du flankoj devas resumi sukcesajn spertojn en la duonjarcento post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, esti plu fidindaj partneroj de reciproka fido, komuna disvolviĝo kaj interligita publikopinio, firme subteni unu la alian kaj fortigi kunlaboron sur la kampoj de industrio, agrikulturo, mina industrio, pura energio, eduko, medicino kaj sanzorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree