Xi renkontiĝis kun ĉefministro de Sao-Tomeo kaj Principeo
Yu Publikigita: 2024-09-05 19:52:45

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun ĉefministro de Sao-Tomeo kaj Principeo, Patrice Trovoada, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) en oficiala vizito. La du gvidantoj anoncis altigon de rilatoj inter la du landoj ĝis strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio kiel iam ajn antaŭe subtenos la klopodojn de Sao-Tomeo kaj Principeo antaŭenigi nacian konstruadon kaj ekonomian disvolviĝon, kaj volas aktive efektivigi la rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kun Sao-Tomeo kaj Principeo, por antaŭenigi la strategian partnerecon inter la du landoj kaj tiel pli bone profitigi la popolon. Li akcentis, ke la du flankoj devas firme kapti la direkton de amikeco, plifortigi la interŝanĝon de regadaj spertoj, firmigi kaj plifortigi strategian reciprokan fidon kaj firme subteni unu la alian pri demandoj, kiuj koncernas la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du landoj.

Trovoada diris, ke Sao-Tomeo kaj Principeo tre aprezas la gravajn konceptojn kaj iniciatojn proponitajn de prezidanto Xi, inkluzive de tiu pri konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco, firme sekvas la principon de unu Ĉinio, kaj esperas plifirmigi politikan reciprokan fidon kaj striktan partnerecon inter la du landoj, liverante fortajn garantiojn por atingi longtempan ekonomian disvolviĝon de Sao-Tomeo kaj Principeo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree