Xi renkontiĝis kun prezidento de Gvineo-Bisaŭo
Yu Publikigita: 2024-09-05 20:42:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun prezidento de Gvineo-Bisaŭo, Umaro Sissoco Embalo, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

Xi diris, ke la ŝtata vizito de prezidento Embalo ĉi-jare kaj lia ĉeesto al la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en Pekino reflektas  amikecon kun Ĉinio kaj la grandan gravecon atribuitan al unuiĝo kaj kunlaboro inter Ĉinio kun Afriko, kaj li esperas, ke ambaŭ flankoj aktive efektivigos la rezultojn de la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, injektos novan impulson en la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj kune laboros por antaŭenigi modernigon de Ĉinio kaj Afriko.

Embalo diris, ke Gvineo-Bisaŭo volas esti fidindaj amiko kaj partnero de Ĉinio kaj esperas preni ĉi tiun Pekinan Pintkunvenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel ŝancon por senĉese profundigi amikan interŝanĝon kaj praktikan kunlaboron inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree