Ĉinaj kaj ganaa ŝtatestroj anoncis plialtigon de duflankaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-09-05 20:52:15

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ganaa prezidento Nana Addo Dankwa Akufo-Addo ĵaŭde anoncis la altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Ganao ĝis strategia partnereco.

La anonco estis farita dum la renkontiĝo de la du ŝtatestroj. Akufo-Addo estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi la sinergion de disvolvaj strategioj kun  Ganao, plu doni helpon laŭ siaj kapabloj por la ekonomia disvolviĝo kaj plibonigo de la popola vivteno en Ganao, grandigi kunlaboron en agrikulturo, fiŝkaptado, energio kaj mineralaj resursoj, infrastrukturo kaj aliaj kampoj, kaj esperas, ke Ganao daŭre liveros koncernan subtenon kaj oportunon al ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj. Li aldonis, ke Ĉinio subtenas la laboron de Ganao kiel membro de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj por la periodo 2024-2026, kaj volas plifortigi strategian kunordigon kun Ganao en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Akufo-Addo dankis prezidanton Xi pro lia propono pri la dek partneraj agadplanoj de Afriko kaj Ĉinio por komuna antaŭenigo de modernigo en la malferma ceremonio de la foruma pintkunveno ĉi-matene, kaj diris, ke la sugestoj estas tre antaŭrigardaj, kaj Ganao volas aktive efektivigi ilin kun Ĉinio kaj firme esti bona amiko kaj partnero de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree