Dum la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, konferenco kun temo "Kunigu manojn por povigi virinojn per edukado en Ĉinio kaj Afriko" estis okazigita en Pekino ĵaŭde.
Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj speciala sendito de UNESKO por progresigo de edukado de knabinoj kaj virinoj, faris prelegon en la konferenco. Ĝin ĉeestis ankaŭ 26 edzoj aŭ edzinoj kaj reprezentantoj de gvidantoj de afrikaj landoj, kiuj partoprenas en la pintkunveno.