Xi Jinping faras tonikan paroladon en malfermo de Pintkunveno de FPĈAK
Ĝoja Publikigita: 2024-09-05 10:26:58

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde ĉeestis al la malferma ceremonio de la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) 2024 en Pekino kaj faris tonikan paroladon.

Xi rimarkis, ke Ĉinio kaj Afriko komprenas kaj subtenas unu la alian kaj starigas modelon por novtipaj internaciaj rilatoj. Li proponis levi ĝis strategiaj rilatoj la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj ĉiuj afrikaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj levi la ĝeneralan pozicion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko ĝis ĉiavetera ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Afriko kune strebas al modernigo, certe komencos tajdon de modernigo de Tutmonda Sudo kaj skribos novan ĉapitron de konstruado de la komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Ĉinio kaj Afriko devas manenmane akceli justan kaj racian modernigon; antaŭenigi modernigon, ke la popolo estu plej grava; progresigi plurflankan kaj inkluzivan modernigon; akceli modernigon amikan al ekologio kaj antaŭenigi pacan kaj sekuran modernigon.

Xi diris ankaŭ, ke en la venontaj tri jaroj Ĉinio volas manenmane kun Afriko antaŭenigi dek partnerajn agadplanojn de modernigo por profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj gvidi modernigon de Tutmonda Sudo. La dek partneraj agadplanoj kovras la kampojn de reciproka lernado inter civilizacioj, komerca prospero, industriĉena kunlaboro, konektebleco, disvolva kunlaboro, sano, agrikulturo kaj vivrimedoj, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, verda disvolvado kaj komuna sekureco.

En la estontaj tri jaroj la ĉina registaro volas liveri kapitalan subtenon je 360 miliardoj da juanoj. La ĉina flanko ankaŭ instigos kaj subtenos afrikajn flankojn emisii "pandan ŝuldon" por doni fortan subtenon al praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko sur diversaj kampoj.

Xi montris, ke Ĉinio volas unuflanke malfermi sian merkaton pli larĝe kaj decidis doni al ĉiuj malplej evoluintaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, inkluzive de 33 landoj en Afriko, doganliberan traktadon por 100-procentaj impostodetaloj.

Xi diris, ke pro tio Ĉinio fariĝis la unua ĉefa evoluanta lando kaj la unua ĉefa ekonomio efektiviganta tiun ĉi rimedon, kio helpos turni ĉinan grandan merkaton en grandan oportunon por Afriko.

Deklaracio pri komuna konstruado de ĉiavetera ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco por la nova epoko kaj agadplano de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) por la venontaj tri jaroj estis adoptitaj ĵaŭde en la Pintkunveno 2024 de FPĈAK en Pekino.

Antaŭ la malfermo Xi kaj alilandaj gvidantoj faris komunan foton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree