Xi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de UN
Yu Publikigita: 2024-09-05 14:32:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolviĝo de ĉina-afrikaj rilatoj, kaj ke post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, lia unua eksterlanda vizito estis al Afriko, kaj en Tanzanio, li prezentis la koncepton de vera, amika kaj sincera politiko al Afriko kaj partoprenis en ĉiuj postaj pintkunvenoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio ne havas egoismajn interesojn en kunlaboro kun Afriko. Antaŭ duonjarcento Ĉinio respondis la atendojn de siaj afrikaj fratoj en tre malfacila ekonomia situacio kaj vigle helpis konstrui la tanzania-zambian fervojon, verkante kortuŝan rakonton pri amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.

Xi akcentis, ke praktiki veran multflankismon kaj subteni UN ludi kernan rolon en internaciaj aferoj ĉiam estas la principo, kiun Ĉinio sekvas en sia diplomatio kaj tio neniam ŝanĝiĝos. Nun la internacia situacio estas malkvieta kaj kompleksa, kaj pli elstara estas la grava rolo de UN. Ĝi devas ludi pli pozitivan rolon.

Guterres esprimis sian dankon al la ĉina flanko, ke li estas invitita al la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. En la pasinteco, Afriko estis la ĉefa viktimo de koloniismo. La kunlaboro de Ĉinio kun Afriko povas helpi redukti la historian maljustan traktadon de Afriko kaj atingi pacon kaj disvolviĝon. Paca disvolviĝo de Ĉinio estas nobla afero en la homa historio, kiu utilas al paco kaj progreso de la tuta homaro.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree