Partoprenantoj de altnivela kunveno de la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro ĵaŭde diris, ke Ĉinio kaj afrikaj landoj fortigos sian altkvalitan kunlaboron sub la Iniciato Zono kaj Vojo.
Ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang kaj kenja prezidento William Ruto prezidis la kunvenon, kiu donis fokuson al altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo,.
Ding diris, ke la altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj Afriko montras klarajn komplementajn avantaĝojn kaj vastajn kunlaborajn perspektivojn. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Afriko por starigi ekzemplon pri altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj alporti verajn profitojn al la ambaŭaj popoloj.
La kunvenon ĉeestis ĉirkaŭ 350 reprezentantoj el Ĉinio, afrikaj landoj kaj regionaj organizoj.