Ĉina kaj afrikaj gvidantoj alvokis fortigon de kunlaboro pri paco kaj sekureco
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 15:40:34

Ĉina kaj afrikaj gvidantoj ĵaŭde alvokis fortigon de kunlaboro por protekti pacon kaj sekurecon en altnivela kunveno de la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

La kunvenon prezidis Cai Qi, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Denis Sassou Nguesso, prezidento de Respubliko Kongo.

Cai diris, ke komunaj klopodoj de Ĉinio kaj Afriko por antaŭenigi modernigon sur la bazo de paco kaj sekureco faros pli grandan kontribuon al paco kaj disvolvo de la mondo.

Cai diris ankaŭ, ke Ĉinio forte antaŭenigos kunlaboron de paco kaj sekureco kadre de FPĈAK, starigi partnerecon kun afrikaj landoj por efektivigi la Mondan Sekurecan Iniciaton, kaj konstrui demonstrejojn pri kunlaboro sub la iniciato.

La kunvenon ĉeestis ĉirkaŭ 300 reprezentantoj ĉinaj kaj alilandaj, inkluzive de reprezentantoj el pli ol 50 afrikaj landoj kaj ĉefaj subregionaj organizoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree