Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede antaŭtagmeze interparolis kun Antoinette Sassou Nguesso, edzino de prezidento de Respubliko Kongo dum tetrinkado.
Peng bonvenigis Antoinette Sassou Nguesso, kiu akompanas prezidenton Denis Sassou Nguesso por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj ŝtata vizito al Ĉinio, kaj ĝoje rememoris sian neforgeseblan sperton, ke ŝi akompanis prezidanton Xi Jinping por ŝtata vizito en Respubliko Kongo.
Peng laŭdis Antoinette Sassou Nguesso pro ŝia longtempa sindediĉo al akcelado de medicino kaj sanzorgo en Afriko, esprimante, ke la popoloj de Ĉinio kaj Respubliko Kongo estas tiel karaj unu al alia kiel membroj de familio kaj helpas unu la alian. Ŝi atendis, ke la du flankoj fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn sur diversaj kampoj por profitigi la popolojn de Ĉinio, Respubliko Kongo kaj Afriko.