Xi renkontiĝis kun prezidento de Centrafrika Respubliko
Yu Publikigita: 2024-09-06 20:26:55

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun prezidento de la Centrafrika Respubliko, Faustin-Archange Touadera, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La du statestroj kune anoncis altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Centr-Afriko ĝis strategia partnereco.

Xi diris, ke la celo de ĉina modernigo estas finfine ebligi al homoj havi pli bonan vivon, kio ankaŭ estas la deirpunkto kaj fina rezulto de la komuna klopodo de Ĉinio kaj afrikaj landoj por antaŭenigo de modernigo. Li aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi interŝanĝon de spertoj pri regado kun Centr-Afriko por krei pli bonan kaj feliĉan vivon por la du popoloj, kaj ke li esperas, ke Centr-Afriko kreos pli sekuran komercan medion por ĉinaj entreprenoj.

Touadera diris, ke la eksterlanda politiko de Ĉinio favoras antaŭenigon de paco kaj disvolviĝo de la mondo, kaj ke Centr-Afriko alte taksas la gvidan rolon de Ĉinio en internaciaj aferoj kaj volas intime kunlabori kun Ĉinio en multflanka kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree