Xi renkontiĝis kun sud-sudana prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-06 20:41:48

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun sud-sudana prezidento Salva Kiir, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La du ŝtatestroj kune anoncis altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Sudano ĝis strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio volas dividi siajn disvolvajn spertojn kaj ŝancojn kun Sud-Sudano, efektivigi plu edukan kaj teknologian projektojn, plifortigi kunlaboron en petrolo, mina industrio, agrikulturo kaj aliaj kampoj kaj helpi al Sud-Sudano diversigi la ekonomion. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Sud-Sudano por efektivigi rezultojn de la Pekina Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj profundigi duflankan kunlaboron.

Kiir diris, ke Sud-Sudano firme persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj esperas senĉese disvolvi strategian partnerecon inter la du landoj. Li aldonis, ke lia lando klopodos liveri sekuran kaj favoran komercan medion al ĉinaj kompanioj en Sud-Sudano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree