Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj: Pintkunveno 2024 de FPĈAK akiris “plenan sukceson”
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 15:35:10

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi anoncis ĵaŭde, ke la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) akiris plenan sukceson.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en renkontiĝo kun amaskomunikiloj kune kun senegalia ministro pri eksterlandaj aferoj Yacine Fall kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Respubliko Kongo Jean-Claude Gakosso.

Konigante ĉefajn rezultojn de la pintkunveno, Wang diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj ĉiuj afrikaj landoj, kiuj starigis la diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, jam estis levitaj ĝis strategiaj rilatoj.

Wang rimarkis, ke la ĝenerala karakterizaĵo de ĉina-afrikaj rilatoj estis levita ĝis ĉiavetera ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco en nova epoko, kaj Ĉinio faris ses proponojn por antaŭenigi ĉina-afrikan modernigon.

Li diris ankaŭ, ke agadplano por akceli ĉina-afrikan kunlaboro jam estis projektita, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis dek partnerajn agadplanojn por modernigo, celante profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afrika en la venontaj tri jaroj.

Wang menciis, ke la pintkunveno montras firman fidon de la Tutmonda Sudo pri solidareco kaj kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree