Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Somalio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 16:10:53

Ĉina prezidento Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun somalia prezidento Hassan Sheikh Mohamud, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

La dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Somalio ĝis strategia partnereco.

Xi montris, ke Ĉinio volas kune kun Somalio, konservante la volon komence de starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, antaŭenigi la duflankajn rilatojn akiri pli da rezultoj kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Xi substrekis, ke Ĉinio volas daŭre subteni ekonomian kaj socian disvolvon de Somalio, kunlabori kun Somalio por elfosi kunlaboran potencialon, plivastigi disvolvan spacon kaj fortigi kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, fiŝkaptado kaj trejnado de homresursoj.

Dum la pintkunveno, Ĉinio kaj Somalio subskribis dokumentojn pri duflanka kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree