Xi renkontiĝis kun prezideto de Madagaskaro
Yu Publikigita: 2024-09-06 20:32:19

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun prezidento de Madagaskaro, Andry Nirina Rajoelina, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La du statestroj kune anoncis altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Madagaskaro ĝis ampleksa strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas Madagaskaron en sendependa serĉado de moderniga vojo, kiu konformas al ĝiaj naciaj kondiĉoj, kaj volas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Madagaskaro, plivastigi praktikan kunlaboron, plu efektivigi la helpan projekton de teknologio de hibrida rizo, kaj esplori plifortigon de kunlaboro en mina industrio, nova energio, blua ekonomio, antaŭzorgo kaj redukto de katastrofoj, kaj aliaj kampoj.

Rajoelina diris, ke Madagaskaro esperas lerni de la sukcesa sperto de Ĉinio, profundigi kunlaboron kun Ĉinio por atingi nacian disvolviĝon kaj revigliĝon kaj realigi la revon de la madagaskara popolo pri agrikultura modernigo kaj industriigo, kaj fari la duflankajn rilatojn la modelo por afrika-ĉinaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree