Ĉina kaj afrikaj gvidantoj alvokis fortigon de kunlaboro pri ŝtata regado dum altnivela kunveno ĵaŭde en la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.
La kunvenon kunprezidis ĉina plej alta leĝdonanto Zhao Leji kaj ruanda prezidento Paul Kagame, kaj estis substrekita kunlaboro en regado kaj modernigaj klopodoj en la kunveno.
Zhao, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, emfazis paroladon de prezidanto Xi Jinping, menciante, ke la parolado markis novan ĉapitron de klopodoj de Ĉinio kaj Afriko por gvidi modernigon de la Tutmonda Sudo.
Cetere, Zhao proponis platformon kadre de la FPĈAK por interŝanĝi opiniojn pri ŝtata regado inter Ĉinio kaj Afriko.