Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro inaŭguriĝis ĵaŭde en Pekino. En sia tonika parolado en la malferma ceremonio, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis altigi la duflankajn rilatojn de Ĉinio kun ĉiuj afrikaj landoj, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, al la nivelo de strategiaj rilatoj. Ĉina-afrikaj rilatoj estis difinitaj kiel duflanka ĉiavetera komunumo kun komuna estonteco en la nova epoko. Samtempe la ĉina flanko proponis, ke Ĉinio kaj Afriko kune konstruu la "6 modernigojn". Dek partneraj agadplanoj estis anoncitaj. Por la komuna antaŭenigo de la modernigo de Ĉinio kaj Afriko, tio plue montris la direkton de klopodoj kaj la vojon de realigo.
Ĉinaj kaj afrikaj personoj rigardis la pekinan pintkunvenon kiel plian mejloŝtonon de ĉina-afrika kunlaboro en la nova epoko. Bocvana prezidento Mokgweetsi Masisi diris, ke la novaj rimedoj anoncitaj de Xi Jinping inkluzivas pluan malfermon al Afriko, kio tre ekscitis kaj kuraĝigis Afrikon. Li Wentao, direktoro de la Instituto de Afrikaj Studoj de la Ĉina Akademio de Nuntempaj Internaciaj Rilatoj, diris, ke la nova poziciigo de Xi Jinping pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko signifas, ke Ĉinio kaj Afriko kune traktos ŝanĝiĝojn de la epoko kaj malfermos novan situacion por kunlaboro. Ĉina-afrika kunlaboro estos antaŭenigita senĉese. Ĉinio kaj Afriko plu donos plej fortan subtenon unu al la alia.
Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj Afriko estas la kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj. Por kiaj modernigaj perspektivoj strebas Ĉinio kaj Afriko? Justa kaj racia modernigo, malferma modernigo favora al ĉiuj, popolorientita modernigo, diversigita kaj inkluziva modernigo, ekoamika modernigo, paca kaj sekura modernigo, estas la respondo, kiun Ĉinio donis en ĉi tiu pintkunveno.
Ĉinio sincere subtenis la disvolviĝon de Afriko kaj aktive klopodis helpi al Afriko plialtigi sian kapablon por sendependa disvolviĝo. Afrikaj popoloj vere profitis de ĉina-afrika kunlaboro. Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj António Guterres diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kontribuas al mildigo de historia maljusteco en Afriko kaj realigo de paco kaj disvolviĝo en la kontinento.
La promesplenaj perspektivoj prezentitaj en la pekina pintkunveno ne nur montras la direkton por la komuna klopodo de Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ plu kunligas la disvolviĝon de Ĉinio, Afriko kaj la mondo. Kuna antaŭenigo de modernigo de Ĉinio kaj Afriko alportos pli da avantaĝoj al popoloj ambaŭflanke, gvidos la revigligon de la Tutmonda Sudo kaj aldonos plian impulson al la paco kaj disvolviĝo de la mondo.