Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Respubliko Kongo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 16:06:47

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede antaŭtagmeze en la Granda Popola Halo renkontiĝis kun prezidento de Respubliko Kongo Denis Sassou Nguesso, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) kaj ŝtata vizito.

Xi gratulis Respublikon Kongon pro ĝia ekservo kiel afrika kunprezidanto de la FPĈAK.

Xi diris, ke la pintkunvenaj rezultoj profitigos ĉiujn afrikajn landojn, kiuj starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj antaŭenigos ĉina-afrikan kunlaboron al nova alto. Xi aldonis, ke la rezultoj havas gravan signifon por gvidi disvolvon de ĉina-afrikaj rilatoj kaj realigi modernigon de ambaŭ flankoj.

Xi diris, ke Ĉinio laboros kun Respubliko de Kongo por pli bone ludi siajn gvidajn rolojn kiel kunprezidantoj de la FPĈAK kaj montri la firman redecidemon de Ĉinio kaj Afriko por kune konstrui ĉiaveteran komunumon kun komuna estonteco en nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree