Xi renkontiĝis kun gambia prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-06 20:35:54

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun gambia prezidento Adama Barrow, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK). La du statestroj kune anoncis altigon de rilatoj inter Ĉinio kaj Gambio ĝis strategia partnereco.

Xi diris, ke Ĉinio volas kun la gambia flanko preni la efektivigon de la pintkunvenaj rezultoj kiel ŝancon por puŝi la ĉina-gambian kunlaboron atingi pli da fruktodonaj rezultoj kaj helpi al Gambio kreskigi ekonomion kaj plibonigi la popolan vivtenon. Li aldonis, ke la ĉina flanko plu sendos medicinan teamon al Gambio, subtenos disvolviĝon de la ĉinlingva edukado en Gambio, kaj instigos pli da gambiaj junuloj iri al Ĉinio por interŝanĝoj kaj plibonigo de la reciproka kompreno inter la du popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree