Xi renkontiĝis kun prezidanto de Suda Suvereneca Konsilio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 20:21:42

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun Abdel Fattah Al-Burhan, prezidanto de Sudana Suvereneca Konsilio, kiu estas en Ĉinio por la Pintkunveno 2024 de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Xi montris, ke kurantjare estas la 65-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sudano. Ĉinio alte ŝatas tradicion de amikeco kaj solidan reciprokan fidon inter la du landoj, volas antaŭenigi diverskampajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Sudano kaj puŝi la dulandan strategian partnerecon stabile disvolviĝi. Li esperis, ke la du flankoj aktive efektivigos diversajn rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj plibonigi kvaliton de duflanka kunlaboro.

Xi akcentis la esperon, ke Sudano kiel eble plej frue restarigos pacon kaj stabilecon kaj revenos al vojo de disvolvo por ke la popolo havu stabilan kaj sekuran vivon. Ĉinio daŭre subtenos justecon por Sudano en la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj plurflankaj okazoj, strebante al bonaj eksteraj kondiĉoj por politika solvo de la sudana demando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree