Xi renkontiĝis kun liberia prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 16:15:11

Ĉina prezidento Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun liberia prezidento Joseph Nyumah Boakai, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

La dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Liberio ĝis strategia partnereco.

Xi montris, ke Ĉinio volas kune kun Liberio firme kaj stabile antaŭenigi efektivigon de rezultoj de la pekina pintkunveno kadre de FPĈAK kaj akceli la dulandan strategian partnerecon kontinue marŝi sur nova ŝtupo.

Xi emfazis, ke Ĉinio volas doni plej eblan subtenon al Liberio por ĝia infrastruktura konstruado, fortigi kunlaboron sur la kampoj de mara transportado, agrikulturo kaj ekspluato de resursoj. Ĉinio kaj Liberio ambaŭ estas membroj de la Tutmonda Sudo, devas kune kun aliaj evoluantaj landoj protekti justecon kaj antaŭenigi tutmondan regadon disvolviĝi al pli justa kaj pli racia direkto.

Dum la pintkunveno, Ĉinio kaj Liberio subskribis dokumentojn pri duflanka kunlaboro sur multaj kampoj, inkluzive de mara transportado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree