Xi renkontiĝis kun prezidento de Burundo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-06 16:18:02

Ĉina prezidento Xi Jinping vendrede renkontiĝis kun burunda prezidento Evariste Ndayishimiye, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK).

La dulandaj ŝtatestroj anoncis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Liberio ĝis ampleksa strategia partnereco.

Xi montris, ke kontinua akcelado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Burundo konformas al dulandaj interesoj, ankaŭ havas demonstran signifon al kombino kaj memfortiĝo. Li esperis, ke la du flankoj per efektivigo de rezultoj de la pintkunveno kiel ŝanĝo plue akcelos disvolvon de la dulandaj rilatoj.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Burundon oponi intervenon de eksteraj fortoj kaj marŝi sur sendepende disvolviĝanta vojo, volas firme subteni unu la alian en demandoj koncernantaj respektivajn kernajn interesojn kaj gravajn prizorgojn, fortigi interŝanĝojn de spertoj kaj kunlaboron de kapabla konstruo sur la kampoj de reformo, disvolvo, vigligo de vilaĝoj kaj redukto de malriĉeco, akceli reciprokprofitan kunlaboron pri infrastrukturo, agrikulturo, ekonomio kaj komerco, profundigi kulturajn interŝanĝojn kaj solidigi tradician amikecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree