Kiel Ĉinio kaj Afriko pli bone faras “dudirektan alkuron” en ekonomio kaj komerco
CMG Publikigita: 2024-09-07 15:59:00

En tiuj ĉi tagoj la Pintkunveno 2024 de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro skizis novan planon pri tio, ke Ĉinio kaj Afriko kune antaŭenigas modernigon. Kiel grava fundamenta ŝtono de kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, ekonomio kaj komerco estis alte atentataj de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj, kaj ili konsideris ankaŭ kiel profunde kunlabori en tiuj kampoj. Ili konkure serĉis novajn ŝancojn el la novaj rimedoj proponitaj de la pintkunveno pri praktika kunlaboro.

La 6an de septembro la 8a Konferenco de Ĉinaj kaj Afrikaj Entreprenistoj okazis en Pekino. Ĝi estas grava kroma aranĝo de la pintkunveno. Krom ĉinaj entreprenistaj reprezentantoj, ankaŭ tiuj el 48 afrikaj landoj kiel Senegalio, Sud-Afriko kaj Kenjo, partoprenis la konferencon. Kaj temas pri multaj industrioj, ekz. energifonta, mina, infrastruktura, elektronika, telekomunika, biologia, medicina kaj similaj. En la malferma ceremonio la ĉina ĉefministro Li Qiang iniciate proponis, ke Ĉinio kaj Afriko devas plue intensigi merkatan kuniĝon, interindustrian integriĝon kaj originalan progresigon; ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj devas fari profundan interŝanĝon, kaj esplore diskuti pri nova direkto de kunlaboro, por ke la du flankoj pli bone faru “dudirektan alkuron” kaj realigu pli da kungajnoj kiuj favoras la du flankojn.

En tiu ĉi Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro Ĉinio anoncis, ke ĝi volas kune kun Afriko manenmane antaŭenigi dek modernigajn partnerecajn agojn. La publiko ĝenerale opiniis, ke tio estas kaj estos ĉefa linio por praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Ĉe la nova startpunkto ĉinaj kaj afrikaj entreprenisto akceptos pli multe da eblecoj de kunlaboro.

Samvojantoj ja estas veraj amikoj. Fari la “kukon” de ĉina-afrika kunlaboro en ekonomio kaj komerco pli kaj pli granda, konstante altigi la entenon de oro en kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, tio estas la komuna voĉo el la koroj de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj. Fiksinte la celon manenmane antaŭenigi modernigon, ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko evoluas direkte al pli profunda tavolo kaj al pli alta nivelo. Tio estas utila ne sole al la duflankaj popoloj, sed krome al prospero de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree