Ĉinio pretas antaŭenigi edukan kunlaboron kun Afriko kaj UNESKO
Ĝoja Publikigita: 2024-09-07 15:46:15

Ĉina vicĉefministro Ding Xuexiang diris vendrede, ke Ĉinio pretas kunlabori kun Afriko kaj UNESKO por antaŭenigi kunlaboron kaj kulturajn interŝanĝojn.

Ding, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en malferma ceremonio de dialogo inter Ĉinio, Afriko kaj UNESKO pri edukado kaj protektado de kultura heredaĵo, kiu okazis en Pekino.

Ding diris, ke komunaj klopodoj estos faritaj por antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron de diĝita edukado, igi junulojn kapablaj je posteniĝo kaj okupiĝo pri entreprenado kaj fortigi protektadon de kultura heredaĵo.

La malferman ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 460 partoprenantoj, inkluzive de registaraj oficialuloj el Ĉinio kaj afrikaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree