Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis malferman ceremonion de la 8-a Konferenco de Ĉinaj kaj Afrikaj Entreprenistoj kaj faris paroladon vendrede en Pekino.
Li Qiang diris, ke dum sia ĉefa parolado ĉina prezidanto Xi Jinping en malferma ceremonio de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro anoncis serion da novaj rimedoj pri praktika kunlaboro kun Afriko kaj prezentis gravan iniciaton pri ĉina-afrika man-en-mana antaŭenigo de modernigo kaj gvidado de modernigo de “Tutmonda Sudo” kombinante ĉinajn spertojn rilatajn al moderniga konstruado, kio sufiĉe enkorpigas mondan signifon kaj epokan valoron de ĉinstila modernigo. Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estas profunda kaj solida, kaj sur la vojo de realigo de modernigo Ĉinio volas kun afrikaj landoj lerni unu de la alia, tiri profitojn unu el la alia, helpi unu la alian kaj marŝi ŝultro ĉe ŝultro.
Li montris, ke Ĉinio kaj Afriko devas pli strikte unuiĝi kaj kunlabori, puŝi kunlaboron ekonomian kaj komercan disvolviĝi al pli profunda tavolo kaj pli alta nivelo. Li diris, ke Ĉinio kaj Afriko devas unue fortigi kuniĝon de merkatoj, due plue akceli kombinon de industrioj kaj trie fortigi funkciigon per kreivo.
La malferman ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ mil partoprenantoj, inkluzive de afrikaj gvidantoj, kiuj ĉeestas la Pekinan Pintkunvenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj reprezentantoj de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj, rilataj internaciaj organizoj.