Okazis ceremonio pri inaŭguro de granda skulptaĵo memore al Parizaj Olimpikoj kaj malfermo de Olimpika Paca Parko en Francio
Ĝoja Publikigita: 2024-09-07 19:00:26

Vendrede en franca urbo Noisy-le-Grand okazis ceremonio pri inaŭguro de granda skulptaĵo "Harmonie kunlabori por venki malfacilaĵon" memore al Parizaj Olimpikoj, donacita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) al Nacia Olimpika kaj Sporta Komitato de Francio, kaj malfermo de “Olimpika Paca Parko”. Al la ceremonio Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de ĈKG, sendis gratulan mesaĝon. Kaj partoprenis ĝin kaj donis paroladojn ĉina ambasadoro al Francio Lu Yesha, ĉefa direktoro de Nacia Olimpika kaj Sporta Komitato de Francio respondeca pri kulturo Stéphane HATOT kaj Brigitte Marsigny, urbestro de Noisy-le-Grand.

Shen esperis en sia mesaĝo, ke diversrondaj personoj de Ĉinio kaj Francio per ligilo de Olimpikoj man-en-mane puŝos interŝanĝojn kaj dialogojn inter malsamaj civilizacioj, akcelos interkomprenon kaj respekton inter diverslandaj popoloj, kune skribos pli brilan ĉapitron de Olimpikoj kaj kontribuos pli grande al konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree