Xi postulis venki katastrofon post atako de supera tajfuno Yagi al suda Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-09-07 19:41:28

La ĉina prezidanto Xi Jinping postulis plenforte venki katastrofojn post kiam la supera tajfuno Yagi atakis la sudan regionon de Ĉinio.

Yagi, la 11a tajfuno de ĉi jaro, surteriĝis en la provincoj Hainan kaj Guangdong en vendredo kaj kaŭzis morton de tri homoj kaj vundiĝon de 95 homoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, postulis reale garantii la popolajn vivojn kaj proprietojn kaj fari plejeblecon redukti homan perdon.

Xi urĝis rapide ripari damaĝitan infrastrukturon, inkluzive de transporto, elektra kaj telekomunika sistemoj, kaj aktive fari postkatastrofan rekonstruadon kaj laŭeble restarigi normalan ordon de vivo kaj de laboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree