Xi: Manku neniu persono kaj neniu lando sur moderniga vojo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-07 18:57:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde ĉeestis al la malferma ceremonio de la Pintkunveno de la Forumo 2024 pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en Pekino kaj faris tonikan paroladon.

Citante la afrikan proverbon, ke "Nur tiuj, kiuj marŝas sur sama vojo, estas veraj amikoj", Xi diris, ke sur la moderniga vojo manku neniu persono kaj neniu lando. "Ni kolektu grandan forton de pli ol 2,8 miliardoj da ĉinaj kaj afrikaj popoloj, man-en-mane iru sur la moderniga vojo, per ĉina-afrika modernigo antaŭenigu modernigon de Tutmonda Sudo, pentru novan bildon de historio de homara disvolviĝo kaj kune puŝu la mondon marŝi al brila estonteco de paco, sekureco kaj prospero!"

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree