Xi: Ĉinio volas manenmane kun Afriko antaŭenigi dek partnerajn agadplanojn de modernigo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-07 18:54:46

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde ĉeestis al la malferma ceremonio de la Pintkunveno de la Forumo 2024 pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en Pekino kaj faris tonikan paroladon.

Xi substrekis en sia parolado, ke la totala loĝantaro de Ĉinio kaj Afriko okupas trionon de la monda loĝantaro, sen modernigo de Ĉinio kaj Afriko ne eblas modernigo de la mondo. Li diris, ke en la venontaj tri jaroj Ĉinio volas manenmane kun Afriko antaŭenigi dek partnerajn agadplanojn de modernigo por profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj gvidi modernigon de Tutmonda Sudo. La dek partneraj agadplanoj kovras la kampojn de reciproka lernado inter civilizacioj, komerca prospero, industriĉena kunlaboro, konektebleco, disvolva kunlaboro, sano, agrikulturo kaj vivrimedoj, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, verda disvolvado kaj komuna sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree