Ĉinio kaj 14 orientafrikaj landoj promesis profundigi sekurigan kunlaboron por garantii komunan sekurecon kaj prosperon dum kunveno sabate en Pekino.
La unua Ministronivela Dialogo inter Ĉinio kaj Orienta Afriko pri Kunlaboro de Leĝplenumado kaj Sekureco estis kune prezidata de ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri publika sekureco Wang Xiaohong kaj burunda ministro de internaj aferoj, komunuma disvolvo kaj publika sekureco Martin Niteretse.
Tiutage Wang ankaŭ renkontiĝis kun vicĉefministro kaj ministro de internaj aferoj de Demokratia Respubliko Kongo Jacquemain Shabani