Ĉinio kaj Usono faris pragmatajn dialogojn pri politikaj kaj komercaj temoj
Ĝoja Publikigita: 2024-09-08 16:43:09

La ĉina-usona komerca kaj negoca laborgrupo okazigis sian duan vicministro-nivelan kunvenon en Tianjin sabate. Laŭ Xinhua, la du flankoj faris "profesiajn, raciajn kaj pragmatajn" diskutojn pri politikaj temoj kaj komercaj aferoj.

La kunvenon kune prezidis Wang Shouwen, ĉina reprezentanto de internacia komerco kaj vicministro pri komerco, kaj Marisa Lago, usona vicsekretario de internacia komerco, laŭ la Ministerio de Komerco.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Usono por fortigi komunikadon, grandigi kunlaboron, trakti diferencojn kaj krei favoran politikan medion por komerco inter la du landoj.

Li ankaŭ rimarkis, ke Ĉinio daŭre profundigos reformojn, ekspansiigos malfermon kaj strebos al altkvalita disvolvo. Wang substrekis, ke moderniga Ĉinio kun granda loĝantaro donas oportunon, sed ne minacon.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree